La Skizo de Kanakurasan Konzoghi
laste
renovigita
nomo de templo | Kanakurasan Konzoghi |
populara nomo | kanakurasan |
sekto | Kojasan Shingon Misio |
loko | JP-679-1214,Matoba 853,Kami-cho,Taka-gun,Hjogo,Japanio |
Telefono | 81-0795-35-1247(cheftemplo) 81-0795-35-0047(branchatemplo) |
Telefakso | 81-0795-35-0586 |
chefa budhostatuo | Bhajshajhaguruo(Jakushi-Ruriko-Njorai) |
malfermo de monto | En-Upasako(En-no-Gjojha) |
fondinto de templo | Gjoki-Bodisatvo(Gjoki-Bosacu) |
konciza historio | Kanakurasan(La Monto
Kanakura) estis malfermita de En-Upasako dum la erao de Uhado(708-715), kiu asketadante en la Monto Omine, estis inicigita tion,ke la Ora Bhajshajhaguruo elshprucis el Kasagatajama (La Monto Kasagata) ,kiu situas en Harima Provinco, kaj translokighis al tiu chi monto kune kun Kumano- Avataro. Post kelka tempo Gjoki-Bodisatvo alvenis al tiu chi monto kaj skulptis naturgrandan budhostatuon kaj instalis la statuon en tion chi kaj kolektante kontribuajhojn, konstruis la cheftemplon. De tiam tiu chi templo estis nomata Kanakurasan Konzoghi. Post multaj jaroj Jhikaku-Daishi en Tiantajanismo alvenis kaj restarigis, kaj tial en la Plej Profunda Templo apoteozis la bronzaj statuoj En-Upasako, Gjoki-Bodisatvo kaj Jhikaku-Daishi. |
himno de chefbudhotatuo |
Printempan nubon ! Al
Kanakura,la brilofama templo,oni oferas sian religian koron kai rezervas sian profiton ! |
trezoro | Bhajshajhagurua
statuo, la
chefa budhostatuo (farita en la Muromachi-Epoko 1336-1573), Amitaba statuo kun la kapo urushishtofa (la kapo farita en la Nara-Epoko 710-793, la trunko en la Jedo-Epoko 1603-1867), Sadarmarmapundarika Sutro en 8 volumoj el malhelbluaj paperoj kaj orafarbo (farita en la Kamakura Epoko 1192-1333), ktp.. |
konstruajho | Cheftemplo(fondita en 1855), Loghchambro
de Bonzo (fondita en la Genroku-Erao 1688-1704), Sonorilejo, Sintrejnadejo, Sarasvatejo, Avatarejo, La Plej Profunda Templo, Okangulatemplo, ktp. |
aliaj ajhoj | En la teritorio de templo
situas Miljara Kriptomerio, Trejnadejo por Shugendo, La 88 Pilgrimejoj en Sikoku en Kanakurasan, ktp.. En ekvinoksaj budhoservoj printempa kaj auhtuna, la Subchiela Ekzorcofajrego estas solene farata kun helpo de multaj shugendanoj el proksimaj regionoj. |